Antaŭ la rakonto
Ĉiu havas sian landon ie sur la tero, kien neniu povas eniri. Ĝi estas mirinda loko, kie vivas nur plej karaj amatoj de la posedanto.
Iu havis ĝin inter sablaj valoj en la dezerto Sahara. Iu havis ĝin inter sablaj valoj en la dezerto Sahara. En la misteran landon neniu povas eniri krom tiu, eta princo kiu venis el alia planedo, rozo kaj vulpo.
Apud ĝojplena rivero alia havis sian landon, kie flirtas arĝentaj folioj de saliko. Tie, for de polvplena homovilaĝo, estis pura domo de eta rivera rato kaj domego de scivola bufo.
Kaj iusomere antaŭ tagiĝo la posedanto aŭdis klaran sonoron de fluto kun la rato kaj talpo. La melodio bele kaj sopirplene transiris la surfacon de la rivero kaj li vidis kamparan dion Pajno en milde lumiĝanta krepusko.
En mia lando neniu-enirebla estas domo ĉirkaŭata de zelkovoj. En la ĝardeno troviĝas arboj de anzuo, figo kaj ĉerizo kaj tie vivas granda kaj mezgranda knaboj kaj eta knabino.
La knabino estas kvinjara aŭ sesjara. Posttagmeze en bela somero la suno radias sur gazonon de la domo. Geknaboj portis fontanoforman aspergilon tien kaj ludas per akvo. La knaboj surmetas nigran kalsonon kaj knabino vestas flavan naĝkostumon, kiun ŝia patrino mane faris, kaj gaje krietas. Akveroj ŝprucas ĉiuflanken el la asperigilo kaj faras kelke da malgrandaj ĉielarkoj tie kaj ĉi tie super la verda gazono.
Mi, kiu estis eta knabo, ŝteliris en la ĝardenon. Mi venis de mia domo, kiu estas najbare. La granda knabo, kiu estas lernanto de mezelementa lernejo, kaj kun knabineto mimike bonvenigas min. Sed hezitema mezkreska knabo grimace subrigadas min.
Mi haltas spiron kaj ensaltas en kurtenon de akveroj. Kiel estas bone duŝi sub brilantaj someraj sunradioj! Kvazaŭ barbaretoj ni ĝuante someron rulas sin tien kaj ĉi tien sur la gazono. Kiel bona estas forta odoro de malseka greso! Kaj ankaŭ la tera odoro! Finefine mezkreska knabo atakas min kaj ni plenforte luktas simile al ursidoj.
Rigardante tion la okuloj de knabino hele glimas kvazaŭ la koboldaj. Ŝiaj feliĉoplenaj ridoj eĥas alten kaj alten super branĉojn de zelkovoj.
Baldaŭ ĉielo mallumiĝas kaj per subita vera pluvo finis la duŝludo.
Kiam forta somera tondro sonoregas super mia lando, la knabino kaj anakŭ ŝiaj fratoj malaperas en mallumon. Kaj kune malaperas ankaŭ mi, eta knabo.
Sezono de mia lando neniu-enirebla estas ĉiam somere.
Iam petola bubo, mi grimpis sur blanka figarbo en la ĝardeno de la knabino. Trans tuja heĝo de mia domo mi venis por ŝteli. La fruktojn, kiuj eligas blankan sukon de ŝirita parto, la ŝtelisto prenis kaj manĝis unu post aliaj, Bona odoro de figfolioj ekfluis en aeron.
Eta knabino eliris el sia domo de malnova eŭropa stilo.
Sentimema ŝtelisto, mi sentis mian fiaskon kaj kaŝis la vizaĝon inter folioj.
Ŝi rekte venis al mi kaj respektoplene diris al mi, kiu estas sur la arbo.
― Prenu unu figon ankaŭ por mi !
Kompatinda ŝtelisto tuj ŝanĝis sin anĝelo, kiu alvenis de la ĉielo por preni ŝian frukton.
― Dankon!
Elkore ŝi dankis al la ŝtelisto kaj tretante sian mallongan ombron reiris al sia domo.
La ŝtelisto pensis pri ŝiaj ŝvitanta nazo kaj gracila kolo kaj sur bluan ĉielon desegnis imagan kastelon, kie iam li loĝu kun la knabino. Somera giganta nubo kreskiĝis kaj kun ĝi mia kastelo grandiĝis senlime en la blua ĉielo.
Kiel vi vidas, en mia lando, kien neniu povas iri, ne estas la princo el alia planedo kaj ankaŭ ĝojplena rivero, kie serene sonoras melodio de Pajno. Sed post malapero de mia naskiĝ-kaj-kreskiĝdomo pro aerbombado, ĝi fariĝis reale speciala loko por mi. Por partopreni en lernantoevakuon, mi sopire kelkefoje retrorigardis mian domon kaj la domon ĉirkaŭita de zelkovoj, sed nun eĉ ne estas la spuro. Kaj mi supozis ke mi ne estos denove renkonti kun la kobolda knabino...
Dum dek kelkaj jaroj mi pensis tiel, sed en iu tago antaŭ mi mia malnova amiko aperis.
Hazarde mi renkontis lin en trajno kaj aŭdis kiel ŝi vivas nun.
― Ŝi memoras vin. Ŝi sopire parolis, ke ŝi foje deziras vidi najbaran knabon, kiu bone trunis sin je reko.
Mi tuj ne povis respondi. La amiko daŭre parolis neglekte min.
― Mi estis ĝoja. Post longa tempo mi povis paroli kun ŝi pri infanaĝo. Sed ŝi ne tre parolis. Certe ŝi parolos multe kun vi. Verŝajne ŝi ŝatus vin ol min.
Li, kiu pasis en knabeco kun mi, ĉar inter niaj domoj estis la domo de la knabino, estis naiva sed bokora senŝanĝe.
― Vi ankaŭ vizitu ŝin. Jen estas ŝia adreso.
Li donis al mi slipon skribinte ŝian adreson.
Mi ne povis toleri lin, ĉar mi sentis, ke li imperimente envenis en mian neniu-enireblan landon, kaj adiaŭis lin, kvankam li volus paroli pli multe.
Verdire mi volis aŭskulti pli da ŝiajn novaĵojn.
Survoje al hejmo mi disŝiris la adreson multe da pecetoj.
(mi restu en ŝia memoro kiel barbara kaj vigla knabo, kiu ĉiam turnas sin sur reko! Kaj ŝi estu por ĉiam kiel koboldino en mia lando!)
Disŝiritaj papereroj forflugis en aeron de sur miaj manoj.
Pasis kelkaj monatoj.
Kiam mi ordigis poŝtaĵojn sur mia oficeja tablo, mi trovis pakaĵon en ili. Pensante ke iu leganto sendis sian manisukripton al mi, mi turnis ĝin, kaj kiam mi legis la nomon sur dorsa flanko, miaj manoj vibris.
La nomo, MORIJAMA Juri skribita per blua seka inko, estis de la knabino, kiu loĝas en mia lando.
Mi urĝite malfermis ĝin, elprenis grandan kajeron kaj eklegis ĝin.
Gi estis la rakonto pri ŝia lando, kien neniu povas eniri.
Ŝi havis pli mirindan regnon ol la mian apud mia lando.
Mi sentis kvazaŭ mi vidas kulison de mia lando neniu-enirebla, kaj allogite entiriĝis en la rakonton.
el verko de INUI Tomiko