たった今次の知らせをメールで受け取りました。(メールは最後に)
5月中旬にトロントで開催されるMEKAROのホテルにまだ空きがあるので参加したい人は今からでも申し込めると云うことです。仕事はやめたとはいえ、主婦と云うものはそれっとすぐに動き出せません。トロントは飛行機に乗ればひとっ飛びですが。でも出かけるのが可能方もいるかもしれません。情報としてお伝えします。カナダとしてはかなり参加者が多いようです。次の世界大会開催を目指すのでしょうか!
Karaj samideanoj,
La Esperanto-Rondo de Toronto invitas vin al la Mez¬-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) — turisma semajnfino en amikeca etoso — de la 16a ĝis la 18a de Majo 2015. Ekde 2003 MeKaRo okazas ĉiujare, alterne en Kebekio kaj en Ontario, dum la longa semajnfino en Majo, t.e. la semajnfino de la Tago Nacia de la Patriotoj en Kebekio kaj de la Viktorina Tago en Ontario (krom en jaroj, kiam okazas pli granda kongreso en la regiono).
MeKaRo jam okazis en Toronto en 2005 kaj en 2009. Tridek unu homoj partoprenis ĝin en 2009; tamen, nun 58 homoj jam aliĝis al MeKaRo 2015 en Toronto, do la kresko de ĉi tiu ĉiujara renkontiĝo estas kontentige daŭrigata. Iuj aliĝintoj venos el urboj tiel distancaj, kiel Vaŝingtono, Bostono, kaj Seatlo. Ni povas akcepti ĝis 75 partoprenantoj, do nun restas 17 spacoj por novaj aliĝantoj. Pro tio ni rekomendas, ke vi aliĝu kiel eble plej baldaŭ, se vi partoprenos.
Laŭ la MeKaRa tradicio, la programo inkluzivos turismajn ekskursojn kaj komunajn manĝojn. Ni havos tutan semajnfinon por ĉiuj — Anglalingvanoj, Franclingvanoj, kaj alilingvanoj — interkonatiĝi, babilante en Esperanto. Ni vizitos la Torontajn Insulojn, la leĝdonan asembleon de Ontario, kaj la fervojrotondan parkon. Jed Meltzer ĉiĉeronos promenadon tra tri interesaj komercaj kvartaloj. Sabatvespere Benĉjo Stevens koncertos; kaj dimanĉvespere ni daŭrigos la serion de la hantataj promenadoj, kiun oni jam spertis ĉe MeKaRo en Kingstono en 2011 kaj en Otavo en 2013.
La oficiala loĝejo por MeKaRo 2015 estas Neill¬-Wycik Summer Hotel. Ni intertraktis tre favorajn gruptarifojn por MeKaRo kun tiu somera hotelo, kiu funkcias kiel studenta loĝejo de Septembro ĝis Aprilo. Ĉiutaga kontinenta matenmanĝeto estas inkluzivita por tiuj, kiuj loĝos tie. Necesas rezervi lokon tie plej malfrue je la 9a de Majo por ricevi la gruptarifon.
Pliaj detaloj pri la renkontiĝo troviĝas en ĝia retejo http://mekaro.ca/. Ankaŭ eblas sendi demandojn al informo@mekaro.ca. La retejo enhavas plenajn informojn pri la programo kaj pri la loĝado. Ĝi ankaŭ inkluzivas aliĝilon, do (por helpi nian scion pri kiom da partoprenontoj atendi), se vi jam certas, ke vi partoprenos, mi kuraĝigas vin aliĝi tuj.
Si vi ja aliĝos, ni petas, ke vi tuj poste kompletigu la jenan demandaron, kiu celas kolekti necesajn/utilajn informojn, kiuj ne estis inkluzivitaj en la aliĝilo. La demandaro inkluzivas kelkajn demandojn pri ĉu vi ĉeestos certajn programerojn. Ni demandas tion por havigi al ni pli precizajn informojn pri kiom da homoj ĉeestos tiujn programerojn. (Notu tamen, ke ne estos rabato el la kotizo por tiuj homoj, kiuj ne ĉeestos la tutan programon.)
Ĝis la revido en Toronto!
Matthew (Mateo) Chisholm
Komitatano
MeKaRo 2015