フランスの友人が哲学に凝っています。今週は4通も便りを貰いました。今日受け取ったのは小話。なかなかおもしろかったです。作者はMichel Piquemalでした。どんな人か調べようと思ったのですがフランス語のページしかわかりません。日本語訳を試しましたが支離滅裂。分かったのは現代人で文学者と云うことと顔写真のみ。どな方ご存じないですが。友人が送ってきた小話をここに載せておきます。
LA KLERULO KAJ LA PRAMISTO
Rivero estis tiom larĝa, ke ne estis ponto por trairi ĝin. Do la pramisto instalis sin ĉe ĝiaj bordoj. Kontraŭ kelkaj mizeraj malgrandaj moneroj, li transigis la vojaĝantojn. Nu okazis ke granda klerulo, plenŝtopita de libroj kaj vortaroj, bezonis liajn servojn. Kiam li eniris la barkon, la pramisto bondeziris lin kaj parolis kun li de aĵoj kaj aliaj.
La klerulo komprenis, ke la pramisto malmulte posedas erudicion kaj ne korekte regas la gramatikon.
- Diru al mi, mia amiko, li petis, ĉu vi jam iris al la lernejo?
- Ne, respondis la pramisto, daŭrigante remi.
- Tiam, mia amiko, vi perdis la duonon de via vivo.
La pramisto vundiĝis, sed silentis.
Kiam la barko estis en la mezo de la rivero, rapida fluo renversis ĝin, kaj la du viroj trovis sin en la akvo, sufiĉe malproksime de unu la alian. La pramisto vidis, ke la klerulo estis luktanta por ne droni sin.
Li kriis :
- Ĉu vi lernis naĝi, majstro ?
- Ne, respondis la klerulo, daŭrigante barakti.
- Do, mia amiko, vi perdis vian tutan vivon.
Fabelo el Mezoriento
EN LA ATELIERO DE LA FILOZOFO
Kiuj ne studis ofte suferas mokon, malestimon de instruitaj homoj. Ĉi tiu rakonto estas ilia venĝo ! Ĉu fakte estas multe da scioj, kiujn oni ne lernas sur la benkoj de la lernejo ?
El la libro : Les Philo-fables [La filozofiaj fabloj], Michel Piquemal, p. 99