glimi

生きること:過去と未来とエスペラントと

Ret-letero de mia amiko: 友人からのメール

2018-01-22 11:58:20 | 家族・友人・私
Lastatempe mi rimarkis ret-leteron de mia amiko, kiu estas mia leterujo. Ĝi estis novjara saluto. En ĉi tiu monato mi multfoje malfermis mian leterujon kaj skribis multajn leterojn. Kial mi ne rimarkis lian leteron? Mi devis skribi leteron kaj pardonpeti al li pro mia malakrata respondo. Tiutempe mia nevino demandis min pri histroio de sia forpasinta patrino kaj mi deivs retrovidi mian pasintecon kaj rememorigi min pri mia fratino. Mi ne volis ekskuzi tiun aferon por li. Ĉar li perdis sian filon antaŭ preskaŭ dudek jaroj. Tamen mi skribis forpason de miaj gefratoj. Li respondis min per jena latero.


Amo de la saĝo kiel ilo por bone vivi.

Kara G

Mi bone ricevis vian mesaĝon. Mi mem ne ĉiam sukcesas respondi aŭ akurate respondi al la leteroj kaj mesaĝoj, kiujn mi ricevas. Do pri tiaj aferoj kaj sintenoj mi evidente pardonas kaj ĉefe pardonpetas.

Mi bedaŭras la forpason de via fratino en Kanado kaj de via pli juna frato. Mi sentas kompaton por vi kaj viaj familianoj sed malfacilas por mi trovi la vortojn. Kutime malfacilas por mi nur prezenti aŭ esprimi kondolencojn, kiam amiko aŭ konato devas sperti la forpason de anoj el sia familio aŭ sia amikaro.

Fakte dum tiuj lastaj tempoj mi ofte kaj eĉ, laŭ miaj sentoj, pli kaj pli, estas antaŭ tia cirkonstanco. Ĉiufoje estas la sufero de tiuj, kiuj restas kaj kiuj devas lerni vivi sen la forpasintaj personoj kaj akcepti ion, kio ne estas ŝanĝebla. Kiel trovi konsolon kaj la ĝustajn vortojn kaj sintenojn?
Estas ankaŭ pensoj, kiuj venas nature por si mem. Ni ĉiuj mortos. Tiu estas stranga afero. Ni nenion demandis aŭ petis, kaj fine ni ĉeestas, vivas kaj spertas la konscion pri nia propra vivo kaj ekzisto. Kaj la vivo instruas al ni, ke la vivo kaj la konscio pri si mem nur daŭras kelkajn tempojn kaj fine la vivo de ĉiu individuo definitive ĉesas per sia morto. 


Ne utilas ribeli kontraŭ tiu realeco de la naturo. Post ĉiu forpaso antaŭ la sia propra oni - laŭ mi - devas denove konsciiĝi pri la urĝo - dum ni ankoraŭ vivas - ami sin kaj la aliulojn, ami la vivon, ĝui la vivon kiu restas, ami sian sorton, ami la aĵojn kaj la homojn kiel ili estas. Evidente tio estas ju pli malfacile des pli oni suferas. Pri malfacila afero aŭ evento oni ankaŭ povas demandi al si kion oni denove devas lerni danke al ĝi.
Mi komprenas ke multaj homoj serĉas konsolojn en kredoj, religioj kaj eĉ superstiĉoj. Do bone, kial ne? Mi persone nun preferas la racian realecon, do la aĵojn kaj la naturon kiel ili estas. Eble kiel mi pensas, pli certe kiel mi komprenas, ke ili estas. Tio ne malpermesas bedaŭri la morton de familianoj aŭ amikoj nek suferi aŭ timi pri la ideo de sia propra morto. Sed samtempe oni povas konsoli sin per la ideo ke ni multe ŝancis travivi parton de nia vivo kun la homoj kiujn nun forpasis. Oni ĉefe pensu kaj rememoru al si la bonajn memoraĵojn, kiujn oni ŝancis travivi kun la forpasintoj.


Ni ankaŭ ŝancas vivi nun en tiu preciza momento, dum ni ankoraŭ povas pensi. Post funebro aŭ grava malĝojo povus esti malfacila propono, sed tamen mi proponas decidi vivi, travivi, sperti, demandi al vi, kion tiu malfacila evento aŭ travivaĵo instruas al vi. Oni daŭrigu la pensadon per la ideo, malgraŭ ĉio, se ne tuj sed baldaŭ, vi reiros sur la vojon de la amo, de la ĝojo, de la ĝuo, de la feliĉo, ĉar tio estas la plej agrabla vojo. Mi kutime diras aŭ skribas: amo estas decido, do feliĉo ankaŭ estas decido.

Amike el Alzaco,

B kun O=

* * *

最近になって私のメールボックスに友人からの新年の挨拶があることに気が付きました。今月私は何度もメールボックスを開き、たくさん便りを書いていいたのにどうし気が付かなかったのでしょう。私は彼に手紙を書き、私の失念を詫びました。友人は20年ほど前に息子さんを亡くしています。私は姉と弟の亡くなったことを彼には書くまいとお思っていたのですが、姪が亡くなった母親のことをいろいろ聞いてきて、私は姉と私自分の過去のことを色々と思いだしていたものですから、つい姉と弟のことを書いてしましました。彼は次のような返事をくれました。

上手に生きるための知恵

Gさん
私はあなたの便りを受け取りました。私自身いつも自分が受けとった便りにきちんと返事できるわけではないのです。ですから返事が遅いと云うことはどうでも良いことです。

あなたのカナダのお姉さんと弟さんが亡くなったことは残念です。私は心が痛み、あなた方家族に対する慰めのっ言葉が見つかりません。私の友人や知人が家族や友人を失った時、私にはお悔やみを申し上げるしかできません。

実際に最近はそのような状況を前にするとそんな感覚になります。変えることのないことを受け入れ故人無しに生き続けることを学ぶということはいつだって苦しいことです。どのようにして適当な言葉や慰めの言葉を見つける?

 人は必ず死ぬと私たちは云います。奇妙なことですが、私たちは何も疑わず、何も願わず、存在し、生き、そして個々の人生や存在を認識します。個々の人生と認識は多少時間的に続き、そしてすべての個人の人生はその死によって終わることを私たちに教えています。
 自然の道理に反することは無益です。私の考えですが― 人はそれぞれ死を前に、去った後の差迫っていることを再び考えるべきです― 私たちがまだ生きている間に― 自分やほかの人を愛したこと― 人生を愛おしむ、残りの人生を楽しむ― じぶんの運命を愛おしみ、物や人を有るがままに愛おしむ。明らかにそうすることは苦しさがあればあるほど難しいことです。難しいことあるいはできごとについて自問し、そのことに感謝して学ぶべきです。

 多くの人が信仰や、宗教そして時には迷信にさえ慰められていること私はわかっています。だがそれでよいか?私は個人的には理性的現実、つまりあるが儘の自然や物を好みます。多分それらの存在は私が考えたようにそしてそれ以上あると私はわかっています。それは家族や友人の死を悼むことや自分の死を恐れることを禁じてはいません。ですが同時に今去った人とともに私たちが共に生きたことがあったという考えで自分を慰めるということでもあり得ます。私たちが亡くなった人たちと一緒に生きる機会があったという素晴らしい記憶を思い出し自分を慰めましょう。


私たちも今この瞬間と生きており、まだ思いやることができます。喪と大きな悲しみの後に難しい提案ですがその大変な出来事あるいは経験があなたに「何を教えたか自分に問いかけ生き、生き抜きましょう。そう考えましょう。すぐでないにしても、間もなく、愛、楽しみ、幸せな生き方に戻るでしょう。なぜならそれは最も心地よい生き方ですから。私はいつも言ったり書いたりしまう:愛とは決心、ですから幸福も決心であると

親しみを込めてアルザスより
Oと共にB

(哲学好きの友人の表現は難しいです。こんな訳でよいでしょうか。おかしいところは指摘してください)
コメント (6)
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする